Sunday, April 11, 2010

Pirkej Avot I. 1-4

Ĉapitro 1

1. Moŝe [Moseo] ricevis [la] Toraon el Sinaj, kaj transdonis ĝin al Jehoŝua [Josuo]; Kaj Jehoŝua, al la Maljunuloj; Kaj la Maljunuloj, al la Profetoj; Kaj la Profetoj transdonis ĝin al la homoj de la Asembleo Granda. Ili [la homoj de la Asembleo Granda] diris tri aĵojn: Estu zorgema pri juĝo, kaj starigi multajn disĉiplojn [studentojn?], kaj faru gardbarilon por [la] Torao.

2. Ŝimon [Simono] la Justa estis [unu] el la lastaj membroj de la Asembleo Granda. Li [ofte] diris: Per tri aferoj la mondo staras: per la [studado de] Torao, kaj per la servo [de Dio], kaj per [agoj] donante je komplezoj.

3. Antigonus, homo el Soĥo, ricevis [la Toraon] de Ŝimon la Justo. Li [ofte] diris: Estu ne kiel servistoj kiuj servas sian mastron kondiĉe ke ili ricevu rekompencon. Anstataŭe, estu kiel servistoj kiuj servas sian mastron senkondiĉe ke ili ricevu rekompencon. Kaj estu la respektego [timo?] de la Ĉielo kun vi.

4.  Josej ben Joezer, homo el Cerejdah kaj Josej ben Joĥanan, homo el Jeruŝalajim, ricevis [la Toraon] de ili. Josej ben Joezer, homo el Cerejdah  diras: Estu via domo kunvenejo por Saĝuloj, malpurigu vin per la polvo de iliaj piedoj kaj estu trinkanto soife de iliaj vortoj.