Monday, May 14, 2012

4:25

Eliŝa ben Avujah diras:  Studanto infana, kun kio komparas li? Kun inko skribita sur papero nova. Kaj studanto maljuna  kun kio komparas li? Kun inko skribita sur papero viŝita.

Wednesday, June 9, 2010

el Avot 4:29

Kontraŭvole vi kreiitas, kontraŭvole vi naskiĝas, kontraŭvole vi vivas, kontraŭvole vi mortiĝas, kaj  kontraŭvole vi devos doni takson kaj konton antaŭ la reĝo de reĝoj de reĝoj .

Sunday, April 11, 2010

Pirkej Avot I. 1-4

Ĉapitro 1

1. Moŝe [Moseo] ricevis [la] Toraon el Sinaj, kaj transdonis ĝin al Jehoŝua [Josuo]; Kaj Jehoŝua, al la Maljunuloj; Kaj la Maljunuloj, al la Profetoj; Kaj la Profetoj transdonis ĝin al la homoj de la Asembleo Granda. Ili [la homoj de la Asembleo Granda] diris tri aĵojn: Estu zorgema pri juĝo, kaj starigi multajn disĉiplojn [studentojn?], kaj faru gardbarilon por [la] Torao.

2. Ŝimon [Simono] la Justa estis [unu] el la lastaj membroj de la Asembleo Granda. Li [ofte] diris: Per tri aferoj la mondo staras: per la [studado de] Torao, kaj per la servo [de Dio], kaj per [agoj] donante je komplezoj.

3. Antigonus, homo el Soĥo, ricevis [la Toraon] de Ŝimon la Justo. Li [ofte] diris: Estu ne kiel servistoj kiuj servas sian mastron kondiĉe ke ili ricevu rekompencon. Anstataŭe, estu kiel servistoj kiuj servas sian mastron senkondiĉe ke ili ricevu rekompencon. Kaj estu la respektego [timo?] de la Ĉielo kun vi.

4.  Josej ben Joezer, homo el Cerejdah kaj Josej ben Joĥanan, homo el Jeruŝalajim, ricevis [la Toraon] de ili. Josej ben Joezer, homo el Cerejdah  diras: Estu via domo kunvenejo por Saĝuloj, malpurigu vin per la polvo de iliaj piedoj kaj estu trinkanto soife de iliaj vortoj.